Onion Information
Trovi rompitajn ligilojn en retejo
Kiel montrita en la video, por uzi ĝin, vi nur devas doni al ĝi la bazan retan URL-n. Se via retejo estas granda, vi devos atendi iom da tempo, sed la fina eligo resumas la problemojn. Estas rekomendinda okaze fari tion. Ĉar mia retejo ne e...
Onion Details
Page Clicks: 0
First Seen: 03/11/2024
Last Indexed: 10/25/2024
Onion Content
Iri al enhavo «Paĝo ne trovita», «eraro 404», ktp.: tio ĝenas. Do, reta programisto, serĉu kaj reparu la rompitajn ligilojn de via retejo de tempo al tempo. Trovi ilin Ekzistas multaj retaj iloj; mia prefera estas W3C Link Checker . Eblas ankaŭ instali ĝin en via komputilo, ĉar ĝi estas libera programaro. La instruoj pri ĝia uzado troviĝas en ĝia deponejo . Mi montras rapide al vi en la jena video, kiel instali kaj uzi ĝin en via komputilo: Pardonu, asciinema-player ne funkcias sen Ĝavoskripto. Kiel montrita en la video, por uzi ĝin, vi nur devas doni al ĝi la bazan retan URL-n. Se via retejo estas granda, vi devos atendi iom da tempo, sed la fina eligo resumas la problemojn. Estas rekomendinda okaze fari tion. Ĉar mia retejo ne estas tre granda, mi pensas, ke jare estas bone ripari la rompitajn ligilojn en retejo. Estas ankaŭ bone havi facile troveblan retadreson kaj komentan sistemon, ĉar tiel la uzantoj povas diri al vi, se io estas rompita. Ripari ilin Se la ligitaj paĝoj simple estis movitaj, estas simple ripari ilin. Tamen se la paĝo jam ne ekzistas, vi eble devas serĉi en reta arĥivo kiel Internet Archive . Se vi ankoraŭ ne povas trovi ĝin, eble vi devas anstataŭigi la ligilon per simila aŭ forigi ĝin, se necesas, aldonante klarigon. Navigado de blogaĵoj Malsekva blogaĵo: Malŝalti komputilon post fino de procezo Sekva blogaĵo: Liberaj programoj kaj politiko Komentoj